Soneto ĉe la historio
rigardu ni l' homan socion
nur historio de mortigo
kristanojn formis arenigo
poste ili inkvizicion

sufokaj kameroj sklav-lagroj
barbaraj banditoj UPoA
malbono la sama - pli troa
laŭvice de homaj makabroj

kion jugoslavoj aranĝis
mortigis fratojn pacience
Mobutu homojn matenmanĝis

gregoj da neandertaluloj
apogis morton konscience
kiel nunaj novbataluloj
Zuriko, la 20an de septembro 1997