Soneto nasktage de Norwid
silentiĝis Pola Radio
ĉar oni renovigas maston
mi komencos informan faston
verŝajne por ĉiam pri ĉio

mi trovos aliajn problemojn
ne polajn sed mondajn kaj svisajn
tre gravajn kaj same kulisajn
serĉante altirajn sistemojn

lumigas mi sanktan kandelon
ĉar antaŭ cent sesdek ses jaroj
Norvid' ekvidis teran celon

li estis denaska poeto
kreante je supraj altaroj
plejadon superis profeto
Zuriko, la 24an de septembro 1997