Soneto pri aĝa deklivo
finiĝas laborplena vivo
kelkaj diras "li ŝvebe spiris"
kaj mi por malpezo sopiris
nun venis mi al la deklivo

mi skribis pri vino-trinkado
por ke vi ne plu vodkon drinku
pri l' cerba funkcio konvinku
ĉar por hom' validas pensado

"post varmsomero vintro akras"
ripozu mi sen aventuro
venonta milito jam sakras

estis ja tute simpla vojo
bonon por homo kaj naturo
por Dio floron de levkojo
Zuriko, la 26an de septembro 1997