Soneto je humila rego
"junuloj sen drogoj" - akcion
popolo balote forĵetis
ĉar truka formul' malkonkretis
admiras mi svisan nacion

preĝejaj sonoriloj mokas
finiĝas septembra fortuno
alvenas pluvanta aŭtuno
silenton pian ili vokas

hieraŭ aŭtonom-malico
batale tute malsukcesis
dispelis ĝin kanton-polico

dumnokte venis maltrankvilo
espero min tamen karesis
ke iam ekregos humilo
Zuriko, la 28an de septembro 1997