Soneto nome Lech Wałęsa
li plene vivas per libero
spirito korna lin disigas
dum li aliajn kolerigas
de lukso devenas kolero

helpante li ankaŭ malhelpis
prefere imponis per rego
pro tio alvenis hontego
kaj lia graveco tuj velkis

kial iama mizerulo
forgesis pri kutimaj limoj
Ivano ne estu riĉulo

ne agas li kiel leftulo
kaj certe ne kiel dekstrulo
li restas en damaj intimoj
Zuriko, la 29an de septembro 1997