Soneto pri poŝtaj rabistoj
mi vidas - veturas poŝtaŭto
atendante gravan leteron
mi pruvas la poŝtan numeron
el interno disiĝas laŭto

post du tagoj en blanka ĉaro
troviĝis jam neniu mono
ankaŭ venis neniu sono
bruliĝis per raba avaro

kvindek tri milionoj frankojn
bona laboro mi gratulas
biletoj revenos en bankojn

kiam - ankoraŭ mi ne scias
kompaton mi tamen postulas
por rabistoj - ĉar puno krias
Zuriko, la 3an de septembro 1997