Soneto je diversaj agoj
ne timas mi pro reĝa povo
krom mi ja katoliko estas
sed ankaŭ pekoj min molestas
por la mistiko ora ovo

nun povas esti sponsorataj
nur koboldoj sed ne verkistoj
tiel nomataj koboldistoj
ĉar estas facile kaŝataj

venas pola muzika trupo
mi telefonas al la pastro
amuzu do paroĥa grupo

oferton pri koloraj ŝtonoj
elsendis mi al iu mastro
sen mono restante ĉe tonoj
Zuriko, la 8an de septembro 1997