Soneto pri la ekstremecoj
la veron donis skolastiko 
"se racion havas ekstremoj 
la resto dronas en problemoj"
disvolvis la tezon praktiko 

Tadeusz Rydzyk - Jerzy Urban 
pastro kaj akra antikristo 
l' unua estas katekisto 
l' dua iama diktaturan' 

meze inter ili tumulto 
ruliĝas tra balaaĵaro 
kaj regas nur amasa stulto 

monako atendas miraklon 
pekulo sakras ĉe altaro 
Pollando trabatas obstaklon
Zurych, la 10an de januaro 1998