Soneto pri korespondaĵoj
alvenis la korespondaĵoj 
la atestilo por Barbara 
kaj por mi  sciigo amara 
pri iuj personaj ŝanĝaĵoj 

multaj novjaraj bondeziroj 
agrable min aliordigis 
nenio min poste intrigis 
kaj baldaŭ aperis inspiroj 

per tiuj ĉi amikaj gestoj 
mi sentis min plene feliĉa 
kun la reciprokaj sugestoj 

kvankam feliĉo ne ekzistas 
pentraĵo pri ĝi estas kiĉa 
tamen en imago rezistas
Zuriko, la 15an de januaro 1998