Soneto kun tre famaj lancoj
mi iras nutri akvajn birdojn 
tiu ago min trankviligas 
al novaj ideoj instigas 
ekzemple po uzi zingirbojn 

tion proponas Genowefa 
la amikino de liceo 
ĝi estas saniga ideo 
kaj por mi lastatempe ĉefa 

la frostigita tirolano 
fariĝis heroo frontala 
pli ol tiu neandertala 

"Lanco de la sankta Maŭrico" 
la vivverkon sen benefico 
skribis zurika pollandano
Zuriko, la 19an de januaro 1998