Soneto ne nur pro Usono
zorgoj trairas maltrankvile 
ĉar unu sinjorino trete 
la prezidenton malsekrete 
pritraktis ankaŭ malhumile 

unue diris pri perforto 
kaj poste nur pri molesteto 
finfine temis pri kiseto 
je la ejakula komforto 

traktante ĉi tiun eventon 
venĝe la prezident-edzino 
serĉu nepre junan studenton 

tute ne temas pri moralo 
sed nur pri povo kaj rutino 
de la usona idealo
Zuriko, la 23an de januaro 1998