Soneto pri vortareraroj
atentu - enciklopedioj 
kaj vortaroj havas erarojn 
kiel miaj libroj dadaojn 
kiuj fariĝis atrakcioj 

mi mendis ĉe stampmetiisto 
la stampon "dada" kaj mi stampis 
ĉiujn eraretojn kaj dampis 
aktivadon de dadaisto 

gvidanto de dada-muzeo 
diris ke antidadaisto 
proksimiĝas al dada-kreo 

nova PIV havas dada-stampojn 
sciu tion esperantisto 
lumigu dadaistajn lampojn
Zuriko, la 25an de januaro 1998