Soneto pri malakceptaĵo
Sankta Patro forlasis Kubon 
restante amon kaj esperon 
malpaciencon kaj toleron 
pri libero grandegan dubon 

Li multe faris por kredantoj 
tre kritikis kapitalismon 
novriĉulan liberalismon 
avidulojn plagis en ĉantoj 

pri rajto de individuo 
kaj sociala egaleco 
klopodis papo laŭ Jesuo 

al Romo revenis matene 
bonvenadis Lian Sanktecon 
malnova mondo malĉagrene
Zuriko, la 26an de januaro 1998