Soneto pri sola kanono
iom da vino en la glaso 
kaj ankaŭ mordita jam pano 
oblato de samideano 
kaj imago pri la amaso 

la avo estis kanonisto 
de nur unuopa kanono 
en legia bataliono 
de Piłsudski ĉefbrigadisto 

pri tiu ĉi fama brigado 
kun tute sola pafilego 
ekestis kortuŝa balado 

armilo unufoje pafis 
la okulon de avo trafis 
tiel ekestis heroego
Zuriko, la 3an de januaro 1998