Soneto pri artisto Albert
mi trarigardas katalogon 
je kiu ago sociala 
kun la arto potenciala 
enhavigos la monologon 

finfine ekestis petskribo 
al iu pola profesoro 
kiu respondos kun fervoro 
ke ŝajnas por li fremda tribo 

fremduloj devas multe pagi 
kaj Albert havas etan poŝon 
oni ne povas eĉ imagi 

esti artisto - jen allogo 
sed oni devas havi groŝon 
Albert! ĉiaĝe?... estas brogo
Zuriko, la 7an de januaro 1998