Hardy Hepp ricevis premion dek mil svisajn frankojn - modeste sed kostoj pligrandiĝis feste dekoble oni pagis ĉion kostis prospektoj kaj bankedo sponsoro estis la plej grava artisto riverence sklava sed kun multekosta bukedo jen nuntempa ekonomio en bombasta ceremonio perdiĝas artista premio sed artisto estas kontenta per la interna harmonio la okazo fariĝis senta