Soneto evangelieta
Chiavenna - Friedrich Barbarossa 
trovis Rikardon Leonkoran 
kaj perdis statuson honoran 
ĉeokaze fariĝis ŝlosa 

kovrilon de evangelio 
feliĉe neniu detruis 
ĝis nun ĝi muzee situis 
sen iu interna folio 

pli ol okcent jaroj forpasis 
oro kun ŝtonoj kaj emajlo 
spuron de sia tempo lasis 

eta verko sed tre valora 
atestas ke bela intajlo 
fariĝas eterne memora
Chiavenna, la 13an de oktobro 1998