Soneto kontraŭ Bonaparte
sur l' mondo regis Bonaparte 
malsubordiganto emigris 
al Svisio - tute ne pigris 
inter svisoj vivis bonfarte 

Tadeusz Koŝciuszko - gvidanto 
de laŭnoma insurekcio 
kaj poste por demokratio 
en Ameriko batalanto 

kiam finiĝis aventuro 
li ne revenis al Pollando 
sed mortis en svisa Soluro 

en la domo kie li loĝis 
estas muzeo - sur rubando 
generala koboldo  doĝis 
Bellaggio, la 15an de oktobro 1998