Soneto je inspiromanko
malgraŭ provoj mi ne scipovis 
por mia tasko koncentriĝi 
miaj pensoj volis densiĝi 
sed menso entute ne movis 

post pastaĵo kun cikorio 
kaj tomata saŭco itala 
stato jam ne estis fatala 
sed sen kaŭzo por eŭforio 

mi ne povas verki insporon 
nek trovi en tempo perdita 
ankaŭ ne forpeli vampiron 

pli bone poste ol neniam 
skribe mi restis lacigita 
mi ne eltenos tion ĉiam 
Zuriko, la 20an de oktobro 1998