Soneto kun la ciferplato
hodiaŭ suno malfruiĝis 
lumigis turojn de preĝejoj 
rigardis al falkaj loĝejoj 
homoj de radioj vekiĝis 

en la plej granda ciferplato 
sur l' mondo brilas suna oro 
prenu eventon por memoro 
"Sankta Petro" - prioritato 

Tilia Korto en koloroj 
de aŭtuno aspektas moŝte 
kun subaj sekretkoridoroj

turistoj sidas kaj pripensas 
kion sendi hejmen perpoŝte 
kaj tiel ripozon kompensas 
Zuriko, la 21an de oktobro 1998