Soneto pri memmortigintoj
fanatikulo prenas bombon 
veturas kun ĝi al ĉielo 
kaj tio estas lia celo 
por homoj fari hekatombon 

al li ne aliras persvadoj 
pri belo de nuntempa vivo 
ĉar li mortigas kun motivo 
laŭ la volo de kamaradoj 

li iras al Alaho rekte 
kun falsa Koran-interpreto 
mortigon preparas perfekte 

lin ne konvinkas argumento 
de iu morala sekreto  
li mortas en unu momento 
Zuriko, la 29an de oktobro 1998