Soneto kun balotbiero
reformo sed nur por elito 
popolaĉo ĝin ne bezonas 
supon kun pano oni donas 
kaj resto okazas nur mito 

posteno "por sinjor' starosto" 
"nova epoko malfermiĝas" 
kiam nacio malsatiĝas 
mankas kontraŭo pro multkosto 

administro ĉiam bonfartas 
dum plifortiĝas centralizo 
partianoj denove startas 

amaso estas pacienca 
pro mizero kaj ŝtata krizo 
kolbaso fariĝas potenca
Zuriko, la 31an de oktobro 1998