Soneto kun unu vaganto
Krzysztof Rogala apartenas 
certe al miaj apogantoj 
kaj antaŭ ĉio propagantoj 
sed mi lin tute ne subtenas 

li min enŝovas kiel eblas 
al televidilaj programoj 
min ne ĝenas tiuj reklamoj 
sed mia emo iom feblas 

li tra l' tuta mondo veturas 
per aviadiloj kaj ŝipoj 
lia ĉirkaŭaĵo susuras 

ion montras pri io klaĉas 
laŭ okazo ne laŭ principoj 
sed tio por li ege plaĉas 
Zuriko, la 4an de oktobro 1998