Soneto pri kelkaj ripetoj
ĉu historio ripetiĝas? 
parte jes kun aliaj homoj 
estas ripetitaj simptomoj 
alidire nur transformiĝas 

Alfred Döblin "Reise in Polen" 
tiu "Vojaĝo al Pollando" 
l' mil naucent dudek kvaran - rando 
sombrega "...wird sich wiederholen"

teatro "Mazepa" - malfermo 
kun lokaj kaj moraj detaloj 
nun daŭre kreskas tiu ĝermo 

mi uzis la vortojn germanajn 
por ke ekestu virtualoj 
mokantaj frazojn veteranajn 
Zuriko, la 5an de oktobro 1998