Soneto kun la invitilo
Gerd Bussing de Berlino vokis 
por konfirmi la invitilon 
por ke mi prenu veturilon 
al renkontiĝo min provokis  

en Pola Kulturinstituto 
se ili legus mian libron 
tiam ili falus en vibron 
aŭ pro enhavo estus fluto  

per kritiko de pola ŝtato 
kun kaverna liberalismo 
mi estas prodiginta frato 

eble inverse - granda krizo 
kun floranta kapitalismo 
algvidos min al paradizo
 
Zuriko, la 6an de oktobro 1998