Soneto pri artkatalogo
"Norbert Paprotny" - katalogo 
kun bildo sur nigra kovrilo 
teksto vibras en pura stilo 
de babilforma monologo 

"unu parto ne mia vivo" 
aliaj samtempe riĉiĝas 
li pri pentrado okupiĝas 
je aliforma progresivo 

helbluo kaj ruĝo kuraĝe 
ĵetitaj sur spaco instigas 
por trakti arton avantaĝe 

per abstrakto figurativa 
la majstro ĉiujn memorigas 
ke vero estas subjektiva 
 
Zuriko, la 7an de oktobro 1998