Soneto - karnavalmalfermo
invento de karnavalistoj 
trairas limon de humoro 
precipe pro granda rumoro 
multe pli ol ĉe dadaistoj 

al ĉiuj flankoj de la domo 
venas aliaj melodioj 
sendas ilin strangaj medioj 
ĉiu kun danĝera sindromo 

por barĉado mi ŝanĝis lokon 
de kelo al apuda korto 
partoprenantoj ŝatis mokon 

brua etoso sub tilio 
kiel en paradiza horto 
sur arbo neniu folio 
Zuriko, la 11an de novembro 1998