Soneto kun portretintenco
miaj parencoj kaj amikoj 
kaj konatuloj kaj fremduloj 
kaj maljunuloj kaj junuloj 
kaj dikuloj kaj sen indikoj 

mi provos laŭvice en ordo 
povas esti laŭ alfabeto 
ekscii pri via portreto 
kaj skribi ion eĉ kun mordo 

ekestos malgrandaj bildetoj 
rikanemaj sed bondeziraj 
dirantaj ankaŭ pri impetoj 

ĉe komenco estos sinjoroj 
sinjorinoj estas admiraj 
ne konvenas al brutaj moroj 
Zuriko, la 22an de novembro 1998