Soneto je deklinacio
esperanta deklinacio 
estas simpla sed provu pole 
deklinacii eĉ petole 
nekredebla situacio 

poloj loĝantaj eksterlande 
la nomojn ne deklinacias 
sed tiel malerudicias 
eraroj aspektas malfrande 

por mi kiel literatoro 
tiu problemo ĉe dediĉo 
gvidas al perdo de humoro 

agrable kun esperantistoj 
l' dilemo fariĝas feliĉo 
por ĉiuj deklinaciistoj 
Zuriko, la 24an de novembro 1998