Soneto pri unu gravaĵo
la germana komando batis 
polajn ŝoforojn ĉe la limo 
tiu agado estas krimo 
regantoj tion ne konstatis 

koncerna ministro ne scias 
kaj entute scii ne volas 
inverse krimulojn kaĵolas 
eĉ pri la kazo ne mencias 

"Polaken" jen ĝusta esprimo 
pri poloj nun same danĝera 
kiel en la tempo de timo 

kanceliero agas dece 
sed polico estas kolera 
reagas ĉiam brutalece 
Zuriko, la 27an de novembro 1998