Soneto pri loĝejaj plantoj
bananarbo disvastiĝanta 
malvoj kreskantaj ĝis plafono 
iom malsananta citrono 
kaj palmo ŝerce kurbiĝanta 

fikusaj folioj densiĝis 
kaj estas intensive verdaj 
sed en internaj partoj perdaj 
branĉetoj pro pezo kliniĝis 

fragetaj arbustoj blankiĝis 
eĉ tro frue per novaj floroj 
kaj kelkaj fruktoj jam ruĝiĝis 

eta ĝardeno botanika 
en loĝejo - kromaj valoroj 
pensea odoro unika 
Zuriko, la 3an de novembro 1998