Soneto pri malicokaŭzo
inversiĝis denove rolo 
aŭtoro estas korektoro 
korektoro estas aŭtoro 
tiun ŝanĝon faris ĥoĥolo 

mi ne supozis ke l' afero 
ankoraŭfoje ripetiĝos 
per ĝi aŭtoro malprestiĝos 
ĉar eraroj estas danĝero 

estas tro multe da literoj 
ĉar farma ne estas ja fama 
kaj respondecas nur ĥimeroj 

verŝajne mi tion eltenos 
ĉar kazo ne estas ja drama 
tamen ĝis fino min ĝi ĝenos 
Zuriko, la 8an de novembro 1998