Soneto kun vana invito
mi invitis mian nepinon 
por ŝi alvenu kristnasktage 
sed ŝi timiĝas senimage 
flugvojaĝi lasante finon  

eble ŝi kuraĝos somere 
kiam oni povas vagadi 
tra montaroj kaj aviadi 
reen sen streso eĉ prospere 

tiam ne estos Nikolano 
nek kristnaskarbo kun anĝeloj 
sed estos aliaj fabeloj 

ni iros al monta kabano 
por manĝi kaprinan kazeon 
kaj trovi miraklan ideon 
Zuriko, la 11an de decembro 1998