Soneto proksimrealeca
"alfabet' dada - sonetada" 
ĉu sonas kiel realeco? 
en ĉiuverso personeco 
aŭ eĉ okazintaĵo dada 

"jen kabaredo" - Vitko diras 
eĉ se dada nun ne plu vivas 
tamen ĝin dadaidoj klivas 
kaj pri dadaismo sopiras 

"montru min fida mia vergo..."
demando ĉiam aktuala 
je antaŭeterna aspergo 

ankaŭ preĝo "korala mondo" 
fariĝas nuntempe reala 
ĉar koloro dronas en ondo 
 
Zuriko, la 12an de decembro 1998