Soneto - leĝo pro korupto
malbone plenita singardo 
anstataŭ elspezi por Gerling 
oni povas zorgi pri rizling' 
por al menso alvenu gardo 

kion li serĉas en Pollando 
la respondo kiel nebulo 
disiĝas kaŝe por kumulo 
riĉiĝi - jen arta rubando 

por tiu leĝo ĵus farita 
trafluis rivero da mono 
ĉar komerco estas profita 

afero tre ruze planita 
ĉiam kun eleganta tono 
kaj neniu estas punita 
Zuriko, la 2an de decembro 1998