Soneto nasktaga por Berto
"wir gratulieren zum Geburtstag" 
Barbara kantas telefone 
Bert' Diel en Berlino admone 
respondas - sone grincas plumbag' 

en programo karto pariza 
venas instige kaj propone 
por veturi tien senmone 
ĉar gravas proverbo deviza 

"al Berlino ni ne veturis 
kaj ankaŭ ne al Venecio"
Barbara apude murmuris 

en radio iu parolas 
nur pri propra situacio 
"al kripo al kripo ni volas!" 
Zuriko, la 20an de decembro 1998