Soneto sur Tilia Placo
steleto al ni palpebrumis 
sur Tilia Placo tra branĉoj 
kristnaska silento sen lanĉoj 
ni tiun etoson gustumis 

estas videblaj la fenestroj 
de nia loĝejo malhela 
por ni gravas lumo ĉiela 
kaj ĝiaj sorĉistaj sekvestroj 

malvarme - ni volas reveni 
al filozofiaj traktatoj 
oni devas menson subteni 

dum disvolvado de problemoj 
ne estas certaj rezultatoj 
pro la sensencoj de sistemoj 
Zuriko, la 25an de decembro 1998