Soneto kun danĝermajesto
en majesto de l' roma leĝo 
sanktulo estis ŝtonigita 
alie brutale murdita 
ĝuste tiam naskiĝis preĝo 

pri hazardaj kazoj mi kredas 
la ŝipo spiregis ĉe l' bordo 
dum ni staris ĉe ĝia pordo 
ni eniris ĝin kaj ne tedas 

per puna hospitalrestado 
mi scipovis venki procesojn 
sed komencis sanofalado 

mi foriris de tiu lando 
kaj mi tuj perdis ĉiujn stresojn 
ne plu persekutis min bando 
Zuriko, la 26an de decembro 1998