Soneto kun lasta vojparto
ĉiutage po du sonetoj 
kaj ekestis tiu librego 
mallongiĝis tempo por lego 
densiĝis hazardaj surtretoj 

ne estis devigo nek volo 
sed efekto de cirkonstancoj 
kun rolo de amaj nuancoj 
inter la svisino kaj l' polo 

sen plena fido kaj subteno 
ne ekestus tiu skribado 
ĉar decidis muza agado 

amo alvenis dum kunveno 
sen iu anima frapado 
decidis interkomprenado 
Zuriko, la 28an de decembro 1998