Soneto kun kiu mi estas
petardoj kaj korkoj ĉampanaj 
ne atestas pri feliĉeco 
sur l' mondo regas turmenteco 
kaj kontraŭagoj ŝajnas vanaj 

aŭtomobila akcidento 
troa manĝo kaj troa drinko 
pro ne ĉiam ĝusta konvinko 
amikoj diros ke pro vento 

kelkaj atingos eternecon 
ne sciante pri mortmetodo 
troigante sian eblecon 

mi estas kun tiuj modestaj 
kiuj ne dancas nun laŭ modo 
eĉ ne scias pri tagoj festaj 
Zuriko, la 31an de decembro 1998