Soneto pri sonĝo sen limo
mi trarigardis gazetaron 
kun temoj senĉese la samaj 
sensacioj prefere dramaj 
por plistultigi legantaron 

mi sonĝis pri "Granda Pollando" 
kaj poste pri "Granda Serbio" 
restante en eta Svisio 
sen NATO kaj alia bando 

sur vojoj vagas fremdlandanoj 
kaj tute mankas indiĝenoj 
starostoj estas nur germanoj 

ĉiu sidas en mercedeso 
dum stratojn balaas rutenoj 
mi baldaŭ vekiĝis kun streso 
Zuriko, la 6an de decembro 1998