Soneto kun perdita ŝalo
kun Margrit-talonoj en mano 
la dektrian estis vendredo 
tute sen superstiĉa kredo 
mi perdis la ŝalon el lano 

mankis mono kaj bankomatoj 
en proksimeco ne funkciis 
poste mi halucinaciis 
vojon trapasis nigraj katoj 

la vagono aĉe odoris 
mi tuj trairis al alia 
pro tiu perdo mi eĉ ploris 

ne pro valoro sed pro fakto 
kolera kaj anomalia 
ĝenis malbezona barakto
Zuriko, la 13an de februaro 1998