Soneto pri reskoleĉjiko
"unuafoje protestanto" 
poste venas stultaj demandoj 
pri reformado sloganskandoj 
jen ĉefministra varianto 

realo kontraŭ heroeco 
centralizo brue fortiĝas 
kaj burokratio prestiĝas 
en reformacia troeco 

koleĉjoj estas vojevodoj  
nominitaj ne elektitaj 
venas starostaj akomodoj 

nur koleĉjoj fidele servas 
pro tio estas protektitaj 
ĉar kun ĥoĥoloj dance vervas
Zuriko, la 15an de februaro 1998