Soneto pri iu raporto
unuplane iu volupte 
kvinfingre sian kolon klivas
lispas "se mi drinkas - mi vivas" 
batas sian kapon abrupte 

duaplane - Kaliningrado 
venas damoj en granda kvanto 
ĉiu zorgas pri varm-amanto 
staranta je akvofalado 

l' bildo ne estas tragedio 
sed ĉiutaga malheleco 
ŝirita enciklopedio 

polico agadas rutine 
ne zorgante pri malnobleco 
dum vivo aspektas putine
Zuriko, la 25an de februaro 1998