Soneto pri ŝtuparparoloj
la titolo "Literaturo" 
redakta kooperativo 
malmola rutina aktivo 
odoras iom per "Kulturo" 

longaj kvereloj pri valoroj 
referencoj al grandaj verkoj 
evangelio inter sterkoj 
atentoj pri rangaj honoroj 

"enuo - okuloj fermiĝas" 
"kie estas arto promesa?" 
"diletanteco disvastiĝas" 

mi ankoraŭ tion ne vidis 
eble estas io karesa 
je kio mi jam iam fidis
Zuriko, la 4an de februaro 1998