Soneto pri bona instalo
instaliĝis la kamaradoj 
ricevis konvenajn kreditojn 
kompreneble ankaŭ profitojn 
je la ĝustaj procente gradoj 

aranĝis proprajn entreprenojn 
etajn bankojn aŭ eĉ kazinojn 
kaj inventis en amantinojn 
dolĉa vivo ŝatis obscenojn 

poste ilia ruzuleco 
kiam estis tro da impresoj 
trairis al partiaĉeco 

finfine kun partiapogo 
per sampartianaj karesoj 
translokiĝis al ŝtata trogo
Zuriko, la 5an de februaro 1998