Soneto pri duobla nasko
konatulo antaŭ kvar jaroj 
festis sian sepdekjariĝon 
ricevis koncernan prestiĝon 
kun multaj amikaj deklaroj 

li ridetis al siaj gastoj 
cilioj iom palpebrumis 
lia naskiĝo mensogumis 
per tro fruiĝantaj bombastoj 

post kvar jaroj iu malkovris 
ke naskiĝdato ripetiĝas 
solenaĵo eĉ pligrandiĝas 

ĉifoje verkisto manovris 
al pura majstreco de blago 
denove estis naskiĝtago
Zuriko, la 9an de februaro 1998