Soneto pri Kristin-nomtago
hodiaŭ l' dektrian - vendredo 
kaj krome ankoraŭ plenluno 
ĝusta momento por fortuno 
rekte de sorĉista posedo 

fratino Kristina nomtagas 
venas la tuta familio 
kaj komenciĝas idilio 
ŝi per dolĉmienoj reagas 

realeco estas amara 
ĉar ĝuste virino prizorgas 
ĉion por tago kunfratara 

mi ŝin jam delonge admiras 
kiel ŝi je vivo absorbas 
por ne droni ŝi ofte ĝiras
Zuriko, la 13an de marto 1998