Soneto pri Dio en hejmo
patro de Kacper eternsonĝas 
sed postlasis grandan fortunon 
Kacper legas heredan runon 
ne kredas kaj krajonon ronĝas 

lia edzino telefonis 
"venu - ni drinkos pro heredo" 
"mi ne povas pro Arkimedo" 
tiam Laŭra jam ne admonis 

sen mi iris tien Barbara 
post momento iu sonoras 
Christa Giorgio Rubina Mara 

ili foriris venis novaj 
gasto hejme do Dio gloras 
niaj pordoj fariĝis movaj
Zuriko, la 15an de marto 1998