Soneto pri la kovrilpaĝo
mi estis en preslaborejo 
por vidi libran kovrilpaĝon 
ĝi certe havis avantaĝon 
tamen ne por ĉiu librejo 

eraroj en miaj produktoj 
preskaŭ ĉiam poste ekestas 
kaj min tiel forte molestas 
ke mi ne kredas pri dedukto 

libro devas esti modesta 
tute blanka kun nigra kovro 
kaj ankaŭ imprese honesta 

konkludoj ĉiam iom pikas 
ne ĉiam ĝentilas manovro 
ofte ĝustan vojon indikas
Zuriko, la 31an de marto 1998